Knowledge Base Wiki

Search for LIMS content across all our Wiki Knowledge Bases.

Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.

Gŭangdongo
Norma ĉine : 广东省
Guǎngdōng Shěng
Mallongigo: 广 (Guǎng)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Gŭangdongo montrata
Ĉinio kun Gŭangdongo montrata
Ĉinio kun Gŭangdongo montrata
Signifo de nomo Vasta oriento
Administra speco Provinco
Ĉefurbo Kantono (广州)
Plejgranda urbo
Provincestro Wang Weizhong

(ekde 27-a de decembro 2021)

Areo 187 800 km²
 -  Kvoto 15 (el 33) (1,94 %)
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro (2013)
 - Ĉirkaŭ 106 440 000
 -  Kvoto 1 (el 33)
 - Loĝdenso 592/km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI  () ()
Etnoj
ISO 3166-2 CN-GD
Oficiala retejo
vd

Gŭangdongo (ĉine 广东省/廣東省, pinjine: Guǎngdōng Shěng, aŭ Kantonio) estas provinco en la centra sudo de Ĉinio.

Laŭ la stato de 2013 en la provinco vivis 106 440 000 loĝantoj sur areo de 179 800 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 592 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Kantono.

Lingvo

Guangdong estas la hejmlando de la kantona lingvoYue. En la oriento, je la landlimo al Fujian, estas parolataj dialektoj, kiuj apartenas al la Min-lingvo, ĉefe la lingvo Teochew (潮州话 chaozhouhua) en la urboj Chaozhou kaj Shantou. Ankaŭ Haka homoj vivas en Guangdong, kiuj parolas sian apartan Hakaan lingvon. La plimulto de la loĝantoj de Meizhou parolas la Hakaan. Ankaŭ la kantona lingvo havas kelkajn dialektojn.

Ĉar multaj homoj el aliaj provincoj enmigris, la norma ĉina lingvo krom kantona sin establis kaj estas komprenata de preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la provinco. Homoj kun iom alta edukado ankaŭ parolas ĝin.