Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
AS Roma | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • vira futbala teamo | |||
Kluba nomo | Associazione Sportiva Roma S.p.A. | ||
Fondita | julio 1927 | ||
Stadiono | Olimpia stadiono de Romo | ||
Kapacito | 70 634 | ||
Prezidanto | James Pallotta | ||
Trejnisto | Claudio Ranieri | ||
Ligo | Serie A | ||
2016-17 | 2-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.asroma.it | ||
| |||
La Associazione Sportiva Roma S.p.A., mallonge AS Roma, estas futbalklubo en Romo, la ĉefurbo de Italio. La teamo ankaŭ nomatas „Giallorossi“ ("la flavruĝaj") aŭ la magica ("la magia"). Fortas loka konkurenco kun la samurba klubo Società Sportiva Lazio aŭ mallonge Lazio. La klubo agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC).
Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Claudio Ranieri.
En 1927 la klubo fondiĝis reage al la fortaj futbalteamoj el la nordo de Italio. Italo Foschi, la tiama prezidanto de la urba futbalklubo Fortitudo, volis porti la gajnon de la Itala Pokalo al la urbo Romo kaj iniciatis unuiĝon de la tri kluboj Alba Audace, Roman kaj Fortitudo. Oni decidis ke la klubaj koloroj estu ruĝa kaj flava. La nova klubo tuj sukcesis: en la sezono 1927/28 ĝi gajnis la pokalon Coppa Coni, la antaŭaĵo de la nuntempa itala pokalo (Coppa Italia). Ekde la fondiĝo de unua futbala ligo de Italio en la jaro 1930 - nomata Serie A - la klubo krom en la sezono 1951/1952 ĉiam apartenis al la membraj teamoj.
Poste la koloro estis la Grenata koloro.
Bilanco: 8 partoprenoj, 73 matĉoj, 30 venkoj, 18 egalaj rezultoj, 25 malvenkoj, goloj 91:80 [2]
Bilanco (nur UEFA-Pokalo, ekde la jaro 1971/72): 12 partoprenoj, 94 matĉoj, 52 venkoj, 14 egalaj rezultoj, 28 malvenkoj, 150:82 goloj [3]
Bilanco (inkluzive de antaŭa evento Foirurba Pokalo): 19 partoprenoj, 131 matĉoj, 71 venkoj, 23 egalaj rezultoj, 37 malvenkoj, 222:125 goloj
Bilanco: 6 partoprenoj, 29 matĉoj, 12 venkoj, 9 egalaj rezultoj, 8 malvenkoj, 34:24 goloj.
Kiel jam skribite, fortas loka konkurenco kun la samurba klubo Società Sportiva Lazio aŭ mallonge Lazio. Matĉoj inter ambaŭ teamoj nomatas Il derby di Roma, Derby del Campidoglio aŭ Derby capitolino, kaj estas aparte atentataj. La unuaj viraj teamoj de ambaŭ kluboj unuafoje luktis unu kontraŭ la alia la 18-an de decembro 1929. AS Roma venkis en tiu matĉo. La 29-an de novembro 1953 okazis la unua matĉo inter la du teamoj en la olimpia stadiono de Romo (Stadio dei Centomila), kiun ambaŭ teamoj nomas la "hejma" - en tiu matĉo ambaŭ teamoj havis po unu golpafon.
Statistiko de lokaj konkurencaj matĉoj laŭ stato de la 21-a de marto 2008[4]:
Serie A | kromaj | sume | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
venko | egalo | malvenko | venko | egalo | malvenko | venko | egalo | malvenko | |
AS Roma | 44 | 54 | 34 | 14 | 6 | 12 | 58 | 60 | 46 |
Lazio Roma | 34 | 54 | 44 | 12 | 6 | 14 | 46 | 60 | 58 |
Rimarko: "Kromaj" estas matĉoj pri la itala pokalo (Coppa Italia), la "roma ĉampionado" (Campionato Romano, de 1943 ĝis 1945) kaj amikecaj matĉoj.
(stato de julio 2011)
golistoj | defendo | mezo | atako | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
|
|
|